| (neniu temo) |
[mar. 2-a, 2009|01:13 pm] |
Hieraŭa podkasto de Radio Verda mencias rusajn blogaĵojn pri esperanto, kiuj ŝajnas tre interesaj. Tamen la tuta afero estas ruslingve, mi ne komprenas. :^( Ĉu estas iu tradukado de - almenaŭ ia reta komento pri - la ĉefa ideo de la mesaĝo?
|
|
|
| Ridegi |
[jun. 21-a, 2008|12:11 pm] |
Delonge mi ne tiel ridegas. =)
|
|
|
| La Palestina Problemo |
[jun. 14-a, 2008|09:43 pm] |
Jen teksto, kiun mi esperantigis, de la brazila ĵurnalisto Georges Bourdoukan. Ĝi aperis ĉe lia blogo, ĉijare, je la 9a de majo.
La palestina problemo
Ni klarigu tian palestinan problemon.
1) La palestinanoj ĉiam vivis en Palestino. 2) La palestinanoj Eŭropon ne invadis. 3) La palestinanoj ne incitis Duan Mondan Militon. 4) Al jud-amasmurdo la palestinanoj ne rilatas. 5) Jud-amasmurdo estas okcidenta okazigo. 6) Judoj estas okcidenta problemo. 7) Okcidente judoj suferis rasismon. 8) Eĉ se okcidentanaj konsciencoj estas ĉagrenitaj, tiu ne rajtigas lin cedi landon, kiu al ili ne apartenas. 9) Neniam judoj antaŭjuĝon suferis de palestinanoj. 10) Judoj invadis Palestinon.
Sekve, estas Israela problemo - ne Palestina problemo.
Mi ĝuis tiun provon simplifigi tian kompleksan temon per sumo da faktoj, logike.
Ĝustatempe, Zigzigland estis la filmo, kiun mi lastfoje spektis en kinejo. Temas pri Palestin/Usona faraĵo, kiun rakontas pri la vivo de aktora palestinano, kiu penas starigi lian karieron Usone, dum li laboras kiel taksisto ĉe Kalifornio.
La filmo sukcesas mencii sociajn aferojn palestinajn sen tro da streĉo. Kiel okazas ĉikaze, taksistaj rakontoj ofte amuzigas. La interrilato de la taksisto kun liaj klientoj havigas la pli bonajn paroladojn.
|
|
|
| Kultura Centro San-Paŭlo |
[jun. 2-a, 2008|12:21 pm] |
Jen estonta laborloko de mi:
 Longa atendado ne estis vane! Mi akiris peruniversitatan oportunon labori ĉe biblioteko de Kultura Centro San-Paŭlo.
Mi ne ekspektis la ŝancon tie profesie spertiĝi. Tamen tiu estas loko, kie mi nepre elektus fari dumlernan laboran travivaĵon se mi pensus pri ideala laborloko. =^) |
|
|
| Eseo pri la Blindeco |
[maj. 19-a, 2008|12:24 pm] |
Mi ĵus finis legi la libron Eseo pri la Blindeco-n de José Saramago [1].
Ĝi enhavas vere impresan rakonton, originale en la portugala lingvo, pri blindeca epidemio, kiu atingas preskaŭ tuta lando – sola virino estas ekscepto. Multaj interpretoj eblas de la historio. Al mi la pli evidentaj temoj estas la neforta socia ordo, kiu ebligas komunuman vivon - la manko de ĝi estigas barbarecon, kaj laŭ pli abstrakta vidpunkto, la blindeco antaŭ maljusteco, egoísmo, nemoralo, ktp., kiu afektas nunan socion.

Kaj mi ekscite atendas filmon de la brazilano Fernando Meirelles, kiu havas tiun historion kiel bazo kaj malfermigis ĉijaran Festivalon de Cannes. Ŝajne ĝi estos en la kinejoj septembre.
Farita en Kanado kaj Brazilo, malgraŭ la libro estas originale portugallingva kaj la direktoro de la filmo estas portugala parolanto, la filmo estas angllingve.
Oficiala retpaĝaro de la filmo: http://www.blindness-themovie.com/
Ligilo al la propagando de la filmo (trailer) – en la angla: http://www.apple.com/trailers/miramax/blindness/trailer/
Ligilo al la propagando de la filmo (trailer) – kun portugalaj subtitoloj: http://ricardouk.blogspot.com/2008/05/blindness-ensaio-sobre-cegueira-trailer.html
Blogo de la direktoro dum farado de la filmo (en la portugala): http://blogdeblindness.blogspot.com/
****** Alie, mi anoncas ke post 25 monatoj Usone kaj 10 tagoj Londone, mi revenis al Brazilo marte. =^D Mi rekomencis universitatan kurson, transloĝiĝis al apartamento de amikino en San-Paŭlo kaj nun mi serĉas novan laboron. Deziru al mi bonŝancon! ;^)
[1] "Ensaio sobre a Cegueira" en la portugala lingvo, "Blindness" en la angla - ISBN 85-7164-495-0. |
|
|
| Tedio |
[jan. 27-a, 2007|01:48 pm] |
| You Follow Your Heart |  You're romantic, sentimental, and emotional. You tend to fall in (and out of) love very quickly. Some may call you fickle, but you can't help where your emotions take you. You've definitely broken a few hearts, but you're not a heartbreaker by nature. Your intentions are always good, even if they change with the wind |
|
|
|
| navigation |
| [ |
viewing |
| |
most recent entries |
] |
| [ |
go |
| |
earlier |
] |
| |
|
|